ORGANOJ

LA STATUTAJ ORGANOJ

La Instituto estis oficiale fondita ĉe la Departemento pri Sciencoj de Publika Sanitaro “G. Sanarelli” de la Universitato de Romo “La Sapienza”. Samtempe estis nomumitaj la instituciaj organoj, kiuj nun estas:

Prezidanto: Prof. Pier Nicola Marasco, psikologo, psikiatro, docento ĉe la Universitato de Florenco, iama Prezidanto de la Ordeno de la Psikologoj en Toskanio.

Vic-Prezidanto: Prof. Giuseppe Sica, esploristo kaj docento ĉe la Universitato de Pisa, spertulo pri psikologio de kriz-eventoj.

Scienca Komitato

En la Scienca Komitato, gvidata de prof. Giuseppe Sica kun helpo de d-ro Andrea Paolinelli, estas reprezentataj kompetentecoj ne nur pri psikologio, kaj en ĝi rolas ankaǔ diverslandaj kolegoj: estu cititaj prof-oj Ned Basic (Universitato de Bihac’u), Giovanni Bechelloni (Universitato de Florenco), Pierluigi Consorti (juristo, Universitato de Pisa), Gaetano Maria Fara (spertulo pri medicino de la katastrofoj, Universitato de Romo “La Sapienza”), Adriano Mantovani (spertulo pri bestmedicino de la katastrofoj), Vincenzo Mastronardi (psikopatologo, Universitato de Romo “La Sapienza”), Cesare Pitto (kultur-antropologo, spertulo pri vulkanaj kaj tertremaj krizeventoj), Luigi Pellizzoni (Universitato de Udine, membro de la Instituto pri Internacia Sociologio de Gorizia), Gaetano Pierpaolo Privitera (direktoro de la Perfektiga Lernejo pri Higieno kaj Preventa Medicino ĉe la Universitato de Pisa); krome, aliaj spertuloj ekster ekster la akademia kampo, kiel inĝ. Giuseppe Romano (estro de la Fajro-Brigado de Pisa).