amikeco mallonga

Estas malfacile akiri novajn amikojn, eniri en novajn mediojn, akecpti novajn stimulojn, kiam jam pasis longedaŭra laborvivo en industria esplorado, kaj oni plue flegas jam konatajn kulturajn interesojn, kun konataj personoj kaj rutinaj kutimoj. Unu el tiuj ĉi interesoj, nome pri praktikado de Esperanto, naskis antaŭ unu jaro mian unuan renkonton kun prof. Giuseppe Sica, kiu, kun propra profesia historio tre malsama de la mia, proponis al mi kunlaboron kun la Internacia Instituto pri Psikologio de la Krizeventoj “Gianpaolo Nicolai” por valorigi Esperanton. Tiucela okazo estis la unua kurso por edukiĝo al krizeventoj, tiam baldaŭ okazonta: enkonduko de nova lingvo celus plian streson en la partoprenontoj, pravigante ankaŭ la subtitolon La Babela turo. Tiel, post malmultaj semajnoj, mi ekestis kursano, samtempe instruanto de Esperanto kaj lernanto: mi neniam antaŭe supozis, ke mi iĝos tiel envolvita en medio tiom malproksima de miaj antaŭaj spertoj, meze de personoj malsamkulturaj kaj klopodante apliki labormetodojn al mi tute fremdajn.
Tiel spontane naskiĝis amkikeco kun Pino Sica, daŭre plifortiĝanta per oftaj renkontoj, per interŝanĝoj de opinioj pri la edukiĝo al krizeventoj, pri la kontribuo de Esperanto al tiu edukiĝo, pri aliaj kontribuoj ligitaj al miaj laborspertoj. Mi daŭre miradis pri la talento de Pino en la propono de novaj temoj, en la kapablo kontakti diversajn instituciojn celantajn al helpo en ĉiaj krizeventoj, en la preteco kapti ĉiajn sugestojn kaj ilin konkretigi, en la serĉado kaj celkonsciigo de kunlaborontoj, en la entuziasma surpreno de la tasko de trenanta motoro de la Instituto. Por la dua kurso por edukiĝo li instigis min serĉi kunlaboron de diverslandaj esperantistaj psikologoj, por tiel kapti nekutimajn okazojn de longdistanca dialogo, kaj li daŭre informiĝis pri la evoluo de tiu ideo.
Mi atendis, ke tiu amikeco, malfrua sed intima, plue daŭros, kaj plifortiĝos sekve de novaj iniciatoj proponotaj de Pino. Bedaŭrinde lia abrupta morto tion malebligas. Restas en mi la memoro pri eksterordinara persono, kiu malfermis por mi novan vojon, kaj la deziro pluiri laŭ tiu vojo omaĝe al li.