esperanto in tre lezioni

Mi est-as Nicola (Nikola)

 

Ki-u vi estas?

Mi estas Piermario (Pjermarjo)

 

Kiu li estas?

 

Kiu ŝi estas?

 

Kiu-j ili estas?

 

Kiuj vi estas?

Ni estas Piermario kaj Nicola

 

Ĉu vi estas Piermario?

Jes, mi estas Piermario

 

Ĉu vi estas Nicola?

Ne, mi ne estas Nicola, sed (mi estas) Piermario

 

Mi dir-as: “Mi estas Nicola”

 

Dir-u: “Mi estas…”

 

Mi leg-as:

Ki-e vi estas?

 

Legu:

Mi estas sur seĝ-o

Mi sid-as sur seĝo

Mi estas sur la plank-o

Mi star-as sur la planko

Mi estas (staras, sidas) en la bibliotek-o

Mi kuŝ-as sur lit-o

Vi estas ti-e; mi estas ĉi tie

Vi sidas sur ti-u seĝo; mi staras apud ĉi tiu seĝo

 

En la biblioteko estas unu tabl-o kaj seĝo-j

 

Mi demand-as: “Ki-o estas ti-o?”

Vi respond-as: “Tio estas seĝo”

 

Respondu:

Kiu sidas sur tiu seĝo?

 

Seĝo estas mebl-o; ankaǔ tablo estas meblo; seĝo kaj tablo estas mebloj

 

Ĉi tiu paper-o estas blank-a; tiu papero estas blanka: la du paperoj estas blanka-j

 

Ki-a estas la papero?

Kia-j estas la paperoj?

 

La tablo en la biblioteko estas long-a; ĉi tiu plum-o estas mal-longa

 

Fiorella estas jun-a; mi estas maljuna

 

Sur la tablo estas libr-o; ĝi ne estas grand-a; ĝi estas malgranda

 

Mult-aj person-oj estas granda grup-o

Kio estas malgranda grupo?

 

Mank-as akv-o: mi estas soif-a; estas neces-a akvo ( vin-o, bier-o, kokakola-o)

 

Mankas pan-o: mi estas mal-sat-a; estas necesa pano (aǔ frukt-oj, sup-o, fromaĝ-o, viand-o)

 

Kio estas necesa?

Ekzempl-oj:…

 

Kio estas sur la tablo?

 

Kio estas super la tablo?

Super la tablo estas lamp-o

 

Kio estas sub la tablo?

 

Kiu staras inter la tablo kaj ĉi tiu seĝo?

 

Apud la biblioteko estas ĝarden-o; en la ĝardeno estas kunikl-o; ĝi estas malsata

 

La homa korp-o:

kap-o (unu naz-o, unu buŝ-o, du okul-oj, du orel-oj, multaj aǔ malmultaj har-oj)

kol-o

brak-oj, man-oj

brust-o

ventr-o

krur-oj, pied-oj

 

La kapo de Piermario estas mal-san-a; en ĝi estas dolor-o; ĝi estas dolora; ĝi doloras

 

En ĉi tiuj paĝ-oj estas vort-oj; en la vortoj estas liter-oj

 

La literoj en la lingv-o Esperant-o:

 

a                b               c                ĉ                d               e                f                g               ĝ               h               ĥ               i                 j                 ĵ k              l                 m                  n               o               p               r                s                ŝ                t                u               ǔ               v               z

 

A              B               C               Ĉ               D               E               F               G               Ĝ               H               Ĥ               I                J                Ĵ K            L               M                  N               O               P               R               S               Ŝ               T               U               Ǔ               V               Z

 

*               *               *

 

Mi-a nom-o estas Nicola

 

Kiu estas via (lia, ŝia) nomo?

Kiuj estas viaj nomoj?

 

Mi estas vir-o

Ankaǔ li estas viro

Ŝi ne estas viro, sed vir-in-o

Ĉu vi estas viro aǔ virino?

La patr-o estas viro, la patrino estas virino

La fil-oj estas viroj (knab-oj); kio estas la filinoj?

Mia patro kaj mia patrino estas miaj ge-patroj

Kio estas la filoj kaj la filinoj?

La patro de la patro estas la av-o

 

Mi legas libro-n

Mi skrib-as leter-on

Mi manĝ-as panon

Mi trink-as akvon

 

Mi demandas; vi respondu

Ĉu vi kon-as min?

Kion vi manĝas kaj kion vi trinkas?

Mi vid-as vin; ĉu vi vidas min?

Ĉu vi aǔd-as miajn vortojn?

Ĉu vi kompren-as ilin?

Kion vi hav-as?

 

Per kio vi aǔdas?

Mi aǔdas per la oreloj.

Per kio vi vidas?

Per kio vi manĝas?

Per kio vi trinkas?

Per kio vi ir-as?

Per kio vi far-as gest-ojn?

Per kio vi labor-as?

 

Kun kiu vi sidas?

 

Mankas pano; ni estas sen pano; ni bezon-as panon; ni pet-as panon.

Mankas akvo; ni bezonas akvon, sed ni dezir-as vinon; ni petas vinon.

La mal-ĝentil-aj person-oj ordon-as: “Don-u al mi bon-an vinon!! Mi vol-as trink-i!”

La ĝentilaj personoj petas: “Donu al mi vinon, mi petas! Mi deziras trinki”

La tre ĝentilaj personoj demandas: “Ĉu vi pov-as doni al mi vinon? Mi soifas”

 

Respondu, mi petas:

Kion vi bezonas? Kion vi deziras? Kion vi petas?

 

Jen la akvo; mi donas al vi akvon.

Vi diras al mi dank-on

Vi diras al mi: “Dankon”

“Dankon!”

 

Mi deziras al vi bonan tag-on

“Bonan tagon (maten-on, vesper-on, nokt-on)!”

Mi salut-as vin: “Saluton!” “Adiaŭ

 

Unu kaj unu estas du.

Unu kaj du estas tri. La kurs-o de Esperanto estas tri lecion-oj

La ali-aj numer-oj: kvar, kvin, ses, sep, ok, naǔ, dek, cent, mil, miliono

 

*               *               *

 

Hodiaǔ mi manĝas; hieraǔ mi trink-is; morgaǔ mi dorm-os

 

Ĉu vi jam manĝis hodiaǔ? Jes, Andrea mult-e manĝis.

Ĉu la manĝo estis bona?

 

Kion vi faras nun?

 

Mia sano estas bona: mi fart-as bon-e

 

Mi estas rapid-a: mi iras rapide, mi kur-as

 

Ki-el vi fartas?

Kiel vi kuras?

 

Ki-am vi venos?

Mi venos morgaǔ maten-e (morgaǔ vesper-e, morgaǔ nokt-e)

 

Ki-al vi manĝas?

Mi manĝas, ĉar mi estas malsata; mi manĝas pro malsato

Kial vi trinkas?

 

Kie-n vi iras?

Mi iras en la ĝardenon

De kie vi venas?

Mi venas de la biblioteko

Mi iras de la biblioteko en la ĝardenon

 

Venu al mi, mi petas

Nun vi estas apud mi

 

Vino estas pli bona ol akvo

Ĉi tiu vino estas pli bona ol tiu

Ĉi tiu vino estas pli bona ol ĉi-uj aliaj vinoj

Ĉi tiu oleo estas la plej bona inter ĉiuj

 

Kiu venas? Neni-u venas

Kio okaz-is? Nenio okazis

 

Kie ni dormos hodiaǔ nokte? En la dorm-ej-o

Kie ni manĝos hodiaǔ vespere?

Kie estas la dormejo?

Ĉu ĝi estas proksim-a aǔ malproksima?

 

La tago estas varm-a, sed la nokto estas malvarma; nokt-e oni varm-ig-os la dormejon (mi esper-as). Ĉu ver-e? Estos bona afer-o: estos bone! Tiam (kaj tial) estos varme.

 

Estas danĝer-e havi gas-on apud dom-o: ĝi povas eksplod-i kaj brul-i! Tiam ni vidos fum-on!

 

Ĉu la veter-o estos bona aǔ pluv-os?

 

La mez-o de la tago estas tag-mezo; ni manĝis hodiaǔ tagmeze. Ni dormos en sak-o: ĝi estas dorm(o)sako; ni ne dormos en lit-o, tial ni ne bezonas lit-tuk-ojn

 

Hodiaǔ mi help-as vin: mi estas help-ant-a vin; mi estas via helpanto; vi estas help-at-a de mi

Hieraǔ mi helpis vin: mi estas help-int-a vin; mi estas via helpinto; vi estas help-it-a de mi

Morgaǔ mi helpos vin: mi estas help-ont-a vin; mi estas via helponto; vi estas help-ot-a de mi

La pord-o estas ferm-ita; malfermu ĝin, mi petas: mi malferm-ig-as la pordon

 

“La manĝo ne estas pret-a; ĝin pretigu” – “Mi ne volas kaj mi ne povas” – “Vi dev-as! Mi devigas vin”

 

Mi devas helpi en malproksima lok-o; mi ne konas la lingvon de la helpotoj; mi ankaǔ ne konas ilian kulturon; kiel mi povos kompreni ilin? Mi ankaǔ ne konas la lingvon de aliaj helpantoj: ĉu tio malhelpos min?

 

Event-o pro kriz-o estas krizevento. Nia institut-o laboras inter divers-aj naci-oj: ĝi estas la Internacia Instituto de Psikologi-o de Krizevento