KELKAJ

KELKAJ AGOJ JAM PLENUMITAJ

Protekto de la homaj rajtoj en krizeventaj situacioj, projekto kunlabore kun la Centro por la Homaj Rajtoj de la Universitato de Pisa, fondita sekve de la konvencio inter la Interdisciplina Centro por la Sciencoj pri Paco kaj la Magistrato di Pisa.

De tiu projekto naskiĝis la subprojekto karcero kaj kolektivo, kun

              teatraĵo la kaĝo, ricevinta de la itala Prezidento esprimon de apreco pro la arta kaj sociala valoroj;

              libro la demandeto;

              Inter-universitata seminario: per-retaj lernovojoj por grupoj en la medio, kunlabore kun la Centro por Media Edukado de Torino;

              Pacigi la konflikton: agoj, prezentoj, lingvoj Inter-universitata seminario de inter-disciplinaj studoj;

              Komunikado kiel antaǔrimedo kontraǔ perforto Toskania inter-universitata kunveno.

 

SURKAMPAJ AG-INTERVENOJ

Por igi pli facila la partoprenon de membroj de la Instituto en ag-intervenoj dum krizaj situacioj, kelkaj el ili fondis, la 21-an de junio 2003, volontulan asocion por civila protekto, kun nomo

Emergency Psychology International Association-Onlus [EPIAonlus];

al ĝi aliĝas nur anoj de la Ordeno de la Psikologoj; ĝi estas enlistigita ekde la 7-a de aprilo 2004 per n-ro 1443/1612 en la toskania regiona Registro de la volontulaj asocioj (provinca sekcio de Pisa) [fiska kodo 93052770505, poŝta ĉek-konto 45407075 – ABI 1400 – CIN Y – Check 20 – NAZ IT.].

Tiuj ĉi datenoj estas uzeblaj ankaǔ por pago de la jara kotizo, kiu estas valide akceptita ekde la ricevo de skanita kopio de la kvitanco faksebla aǔ ret-poŝtebla al la prezidanto (kaj kopie al membro de la Kolegio de la Revizoroj).

Celo de la Asocio estas la partopreno de membroj en ekzercado aǔ en eventoj postulantaj la agadon de la instanco por Civila Protekto, kun la tasko doni prsikologian subtenon aǔ edukadon al la operaciantoj.